Proletkult

Proletkult
organizaĵo
kultura institucio
ĝenro Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1917 vd
Fino 1932 vd
Lando(j) Sovetunio vd
vdr
Bolŝevika filozofo Aleksander Bogdanov, unu el la fondintaj patroj de la movado Proletkult.

Proletkult (ruse Пролеткульт, prəlʲɪtˈkulʲt), nome vortokunfando de la rusaj vortoj "proletarskaya kultura" (nome proleta kulturo), estis eksperimenta soveta arta institucio kiu stariĝis en kongruo kun la Rusa Revolucio de 1917. Tiu organizo, nome federacio de lokaj kulturaj societoj kaj de avangardaj artistoj, elstaris ĉefe en la vidaj, literaturaj, kaj teatraj fakoj. Proletkult sopiris radikale modifi ekzistantajn artajn formojn per kreado de nova, revolucia laborklasa estetiko kiu eltiru inspiradon el la konstruado de moderna industria socio en malprogresa, rura Rusio.

Kvankam financata de la Popola Komisariaro por Edukado de Soveta Rusio, la organizo Proletkult celis aŭtonomecon el la ŝtata kontrolo, peto kiu portis ĝin al konflikto kun la hierarkio de la Komunista Partio kaj la sovetŝtata burokrataro. Kelkaj pintaj partiestroj, kiaj V.I. Lenin, intencis koncentri la ŝtatan financadon al la baza edukado de la laborista klaso pli ol al kapricaj artaj klopodoj. Li kaj ankaŭ aliaj vidis en Proletkult semaro de burĝaj intelektuloj kaj eblaj politikaj opozicianoj.

Je ties pinto en 1920, Proletkult havis 84,000 membrojn aktive aligitaj en ĉirkaŭ 300 lokaj studioj, kluboj, kaj fabrikaj grupoj, kun aldonaj 500,000 membroj kiuj partoprenis en ties aktivecoj je pli neregula ofteco.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search